GEPROLETOJ DE ĈIUJ LANDOJ,UNUIĜU EN REVOLUCIA INTERNACIO!

Translations: ca es

Ekde komenco de 2020, kune al tutmonda plilarĝiĝo de la KOVID-19 pandemio kaj la nova ekonomia krizo, ĉiuj katastrofoj, kiujn kapitalismo estas kaŭzanta al la homaro kaj ĝia ekologia medio, estas pli elmontritaj ol iam ajn. 137 milionoj da malsanuloj, 3 milionoj da mortintoj kaj nova ondego, kiu disvastigas novajn homajn enfermojn tra ĉiuj kontinentoj, provas la malbonan traktadon de la pandemio fare de ĉiuj burĝaj ŝtatoj, nekapablaj de ĝi preventi kaj eĉ pli de ĝi alfronti, ekde la interesoj de la tuta socio. En ĉi tiu pandemio, kaj en aliaj venontaj, la laboristaj klasoj (proletaro, aŭtonoma etburĝaro, sendependa etburĝaro) suferas plej multe iliajn konsekvencojn, dum la grandaj kapitalistoj profitas de ili por multobligi iliajn profitofontojn koste de sociaj bezonoj, vakcinoj, medikamentoj kaj sanitara materialo, persona kaj labora protekto, aparatoj por telelaborado…).

Al ni, laboristoj, kiuj certigas produktadon, komercon, servojn, korespondigas la plej altan probablon de kontaĝo kaj morto kaj la plej malbonajn konsekvencojn de la malsano, pro la superfluo de sanaj sistemoj. Ni ankaŭ respondecas pri senlaboreco kaj la kreskanta minaco de malsato, enfermoj en troloĝataj domoj, elpeloj pro nepago de luoj, fermado de niaj infanaj lernejoj.

Aliflanke, al la kapitalista klaso, la situacio aperas kiel “okazintaĵo” por renoviĝi per ekspluatado de novaj “merkataj niĉoj” rilate al elspezo en sano kaj la supozeble “verda” industrio. Ĉi tiu klaso distribuas publikan monon en kvantoj, kiuj atingas historiajn nivelojn en ĉiu lando, parte por provi savi siajn grandajn kompaniojn plej trafitajn de ekonomia paralizo (Turismo, aera transporto, aviadindustrio), sed ankaŭ, multfoje, por kompensi la perdojn aŭ malpli altaj profitoj de la malpli trafitaj, ĉiam sen la risko de perdi ilian havaĵon aŭ kontrolon. Siaflanke, bankoj kaj investaj fondusoj, kiel kreditoroj aŭ administrantoj de la aldona ŝuldo generita de la troj elspezoj de la pandemio, profitas de iliaj interezoj.

Laboristoj, salajritaj, memstaraj aŭ neformalaj, en la plej bonaj kazoj ricevas de la registaroj mizerajn kaj malfruajn subvenciojn, kiuj nur iomete mildigas la gravecon de la situacio: ili estas la minimumaj eblaj, kiujn ili konsideras sufiĉe por eviti sociajn eksplodojn aŭ malsatajn tumultojn.

La grandaj profitantoj koste de tutmondaj kuracaj bezonoj estas la farmaciaj firmaoj, kiuj disvolvis siajn produktojn esence danke al publika mono aŭ publika scienca esplorado; ili regas la intertraktadon de prezoj kaj la distribuadon de siaj produktoj, ĉar neniu ŝtato aŭ alianco de ŝtatoj (kiel EU) pridubas la posedon de siaj patentoj nek sia “sankta libereco” por fari siajn decidojn surbaze de la postuloj de la plej alta proponanto. Meze de monda tragedio, ili multobligas siajn profitojn kaj kondukas spekuladon en la borson.

Sekve, la havebleco de vakcinoj estas ege limigita ne de tutmonda produktokapablo, sed de la financaj interesoj de farmaciaj firmaoj. Krome, la distribuado de ci tiuj medikamentoj inter la diversaj landoj sekvas la samajn regulojn pri hierarkio kaj regado de la ekonomio ĝenerale: pli kaj pli bone por la plej riĉaj ŝtatoj, sendepende de ilia bezono ĉiam. Respekto al privata proprieto, serĉado de kompania profito, naciismaj kaj nekunordigitaj respondoj de la ŝtatoj en kongruas kun efika, rapida kaj socie justa batalo kontraŭ la malsano.

La rezulto estas, ke la pandemio daŭras eterne, ke la monda publika ŝuldo atingis la historian maksimumon iam mezuritan (99% de la monda MEP en 2021, laŭ la FMI), ke post la kolapso de la ekonomio en 2020, la ekonomio resaniĝo estas malrapida, kaj ke la tutmonda dungado necesos tempon por reveni al la niveloj de 2019, precipe en sektoroj kun multnombraj interhomaj kontaktoj. Fakte, post la perdo de la ekvivalento de 255 miloionoj da plentempaj laborpostenoj en 2020 (kvaroble pli lo tiu registrita dum la krizo de 2009). La antaŭvido de ILO por 2021 estas, ke en la grupo de landoj detruiĝis nur la duono de la laborpostenoj, kaj ke senlaboreco daŭre influas precipe al laborantaj virinoj kaj junuloj.

Neeviteble, ĉi tiu kombinaĵo de sana kaj ekonomia krizoj, havas kaj havos profundajn politikajn kaj sociajn konsekvencojn. La situacio plifortigas la kontraŭdirojn inter la grandaj imperiismaj landoj, ĉefe inter pligrandiĝanta Ĉinio kaj Usono en malkresko, sed tamen reganta, implikante ankaŭ la sekundarajn potencojn (Rusujo, Germanio, Japanio, Francio…) . Streĉitecoj kreskas inter la membroj de Eŭropa Unio (kies plej serioza manifestiĝo estas la forigo de la Unuiĝita Regno) kaj inter la regionaj potencoj de la Proksima Oriento (Israelo, Irano, Turkio, Sudarabio). Ĉio ĉi generas la konstantan minacon de novaj komercaj militoj, sed ankaŭ militoj, precipe en Afriko kaj Azio.

Sed kontraŭdiroj ne nur disvolviĝas inter ŝtatoj. La monda ekonomia situacio influas malsame la tavolojn kaj sektorojn de ĉiu burĝaro. La kontraŭdiroj, kiuj ĉiam ekzistas en ĉi tiu tre stratigita kaj hierarkia klaso, pligravigiĝas, kiam la disdonota kuko fariĝas pli malgranda kaj pli delikata. En la landoj, la streĉoj en la regantaj klasoj manifestiĝas per amaraj politikaj bataloj por la kontrolo de la nacia ŝtato, por akiri de ĝi privilegian juran, ekonomian aŭ eĉ militan subtenon (eksterlande). La nordamerika politika krizo de 2020 esprimas la nunan amplekson de ĉi tiuj kontraŭdiroj, kiuj ankaŭ serioze erozias la nunajn politikajn sistemojn en Brazilo, Anglujo, Hispanio, Italujo, Israelo...

Tamen la reganta klaso ĉiam konsentas igi laboristojn pagi la konsekvencojn de la krizoj kaj la ŝuldon generitan por savi sian ekonomian sistemon. La nuna fakturo jam estas grandega kaj ne ĉesos kreski, almenaŭ dum la daŭro de la sana krizo. En ĉiu lando, la pandemian katastrofon sekvos severaj atakoj al la vivkondiĉoj kaj sociaj akiroj de la laborista klaso, kiel tiuj, kiuj jam pretiĝas en la hispana ŝtato kun novaj reformoj kontraŭ laboraj rajtoj kaj la pensia sistemo.

Ŝtatoj, eĉ en landoj kun la plej longa demokrata tradicio, plifortigas la potencon de la polico kaj la armeo de multaj jaroj, reduktante civilajn liberecojn, krimigante socian proteston. Sed la komenco de la pandemio donis novajn flugojn al ĉi tiu reakcia tendenco, kiu plifortigiĝos, ĉar la socia kolero neeviteble kreskos.

Jen la situacio alfrontata hodiaŭ de la monda laborista klaso. Ĉiutage, kiu pasas sen esti detruita, kapitalismo profundigas la detruon de la planedo, favorante ekologiajn, klimatajn, pandemiajn kaj humanajn katastrofojn. Kun ĉiu tago, kiu pasas sen reverso, la reganta klaso enigas la homaron en pli altan barbarecon, elirante el unu krizo por eniri en alia pli malbona.

En ĉiuj landoj iel aŭ aliloke, la ekspluatata loĝantaro kaj la junularo sen estonteco rezistas kaj batalas. Foje en la formo de grandegaj mobilizoj kiel en Alĝerio, Pollando, Belorusujo, Usono kaj Barato en 2020 aŭ en Birmo kaj Alĝerio komence de 2021.

Sed ili ne havas klaran programon, kiu unuigas ĉiujn ekspluatatojn kaj subprematojn malantaŭ la produktanta klaso, por konstrui novan senklasan socion, kiu demokratie administras la ekonomion por kontentigi nunajn kaj estontajn sociajn bezonojn.

Ili ne havas revolucian partion, kiu malebligas, ke la konscio kaj agado de la amasoj venenas kaj deturnas la gvidantojn de la malnovaj partioj kaj sindikatoj al parlamentaj iluzioj kaj kompromisoj kun frakcioj de la burĝaro, ĝis malsukcesigiĝos ili.

Ili ankoraŭ ne havas revolucian laboristan internacion, kiu gvidas la laboristojn de la mondo al definitiva solvo de la ĉefaj problemoj de la ekonomio, la medio, publika sano aŭ socia putrado, kiuj ne estas naciaj kaj ne povas esti solvita ene de la limoj de ŝtato.

Tial ni alvokas ĉiujn plej konsciajn laboristojn kun ni konstrui ĉi tiujn revoluciajn instrumentojn, por meti ilin al la servo de la memorganizo de la amasoj kaj iliaj estontaj venkoj.

Senpaga ĉia sanservo!

Konfisko sen kompenso de privataj klinikoj, farmaciaj grupoj, firmaoj, kiuj povas produkti maskojn, protektajn vestaĵojn, spirilojn, testojn, kontraŭvirusajn medikamentojn!. Laborista kontrolo de ĉi tiuj produktaĵoj! Nuligo de ĉiuj patentoj por kuracaj ekipaĵoj kaj traktadoj!.

Tuja plenumo de la postuloj de la medicina personaro!. Financado de urĝaj sanaj kaj sociaj protektaj rimedoj per tre progresema enspezimposto kaj per la mono el la nuligo de kapitalaj subvencioj, militaj elspezoj kaj subvencioj al religioj.

Kunordigo de medicina ekipaĵproduktado kaj internacia distribuado laŭ la rapideco de la epidemio!. Internacia kunlaboro por distribuado de kuracaj rimedoj kaj esplorado pri vakcinoj kaj sekuraj kuracadoj!.

Memorganizado de laboristoj kaj najbaroj en komitatoj por kontroli plenumadon de la necesaj rimedoj por ĉesigi la pandemion.

Malpermeso de ĉiuj maldungoj, prizorgado de ĉiuj laborpostenoj!. Ŝtata financa forpermeso por homoj, kiuj bezonas zorgi siajn infanojn!.

Malpermeso de eldomigo de hejmoj. Konfisko de senokupaj hoteloj kaj loĝejoj (por la iomete malsanaj, senhejmaj homoj, fitraktitaj virinoj, familioj en troloĝataj aŭ kadukaj hejmoj, ktp.). Nuligo de loĝejaj lupagoj kaj pagoj al bankoj por nemoveblaĵoj aŭ konsumaj pruntoj; garantio de deca loĝado; sufiĉa nutraĵo, akvoprovizado, energio kaj komunikado por la tuta loĝantaro.

Ĉesigo de militaj intervenoj kaj fermo de eksterlandaj bazoj. Emancipiĝo de subpremitaj popoloj (palestinanoj, kurdoj …)

Tuja leĝigo de ĉiuj migrantoj!. Ekster la subpremaj korpoj kaj la armeo de la loĝantaro!.

Kontrolo de laboristoj pri la agado de esencaj servoj kaj kompanioj kaj pri la fermo de neesencaj!. Eksproprietigo de grandaj kapitalistaj grupoj!.

Laborista registaro bazita sur laboristaj konsilioj, detruo de la burĝa ŝtato kaj malfondo de la profesia armeo, subpremaj policaj fortoj kaj faŝismaj bandoj fare de armitaj laboristoj!. Produktada plano decidita de la loĝantaro por plenumi sociajn bezonojn konservante la medion kaj la estontecon de la homaro!.

Por tutmonda socialista federacio!

Socialismo aŭ barbareco!

PERMANENTA REVOLUCIO KOLEKTIVO – KoReP

(Aŭstrio, Francio, Hispana Ŝtato, Turkio)

Internacia: www.revolucionpermanente.com Aŭstrio: www.klassenkampf.net Francio: www.groupemarxiste.info Hispana Ŝtato: www.ikcirklo.org Turkio: www.patronsuzdunya.com