Antaŭ la kombinita krizo de la popola sano kaj de la kapitalista ekonomio

Translations: ca es
Covid19

1 La tuta mondo frontas al kreskado de pandemio de tiel enverguro, ke baldaŭ la produkta sistemo de kompletaj landoj kolapsiĝos dum monatoj. Ĉinujo kaj Koreio estis la unuaj; poste ili, ĝi trafas Iranon kaj Italion, kaj antaŭvideble multajn aliajn ladojn en la tuta planedo.

La kapitalista ekonomia krizo jam alproksimiĝis antaŭ la kronviruso. Al tiu situacio intermetis la subita paralizo de la ĉina ekonomio, kiu estas tre grava al tutmonda nivelo per ĝia rolo de dua monda potenco kaj- interalie- principa liveranto de primaj materialoj por la industriaj ĉenoj de la tuta mondo. Krome, en ĉiu lando , kie la pandemio disvolviĝas, la loka ekonomia haltiĝas kaj per la kreskado de la malsaneco kaj per la necesaj soci-sanitaraj mezuros por ĝia haltigo.

La limoj fermiĝas, la monda turismo falas krute, la borsoj abrupte plonĝas...En ĉiuj landoj oni anoncas amasajn maldungojn, kiuj trafas kompletajn sektorojn: aera kaj tera transporto, aŭtomobila industrio, turismo, hotela industrio, spektakloj, sportoj..

2 La sana krizo aperis poste de jardekoj de rimedaj eltondaĵoj , malŝtatigadoj kaj labora nefirmigado en la sistemoj de popola sano, tien , kie ĝi ekzistis. Multaj laboristoj ne havas kuracistan ŝirmon: centoj da milionoj de «mingongs» (migrantoj ene de Ĉinujo), dekoj da milionoj de dungistoj de Usono, centoj da miloj de  salajruloj kaj memstaruloj , da malriĉaj kamparanoj el la kvin kontinentoj...Nenie ekzistas sufiĉaj hospitaloj nek sanaj laboristoj. Ne ekzistas sufiĉe produktado de respiriloj nek oksigeno, kiuj estas forte bezonataj por la malsanuloj de la COVID.19. La produktado kaj la prezo de la pli granda parto de la kuraciloj k medikamentoj troviĝas sub patentoj, kiuj apartenas al la grandaj farmaciaj firmaoj...La sana krizo kombiniĝas kun malmolega ekonomia krizo, kiun la burĝaro intencas komplete faligi en la laborista loĝantaro.

Tiaj cirkonstancoj elĉerpas al lumo la grandajn kontraŭdirojn, kiuj karakterigas la kapitalismon:

  • La vera celo de la kapitala produktado ne estas plenumi la homajn necesojn kun la minimuma difekto al la natura medio, sed grandigi la kapitalvaloron (la serĉon de la privata profito), kiu faciligas aperon de novaj virusoj, por kiuj la homoj ne havas imunan defendon.
  • La privata proprieto de la produkt-rimedoj kaj la inter - kapitalista konkurenco malpermesas racie fronti al problemoj, kiuj trafas la plene sociigitan kaj internaciigitan produktadsistemon.
  • La anarĥio de la kapitalista produktado estas neakordebla kun la plenumado de la urĝaj necesoj de la socio, kiuj bezonas planadon kaj antaŭvidecon.
  • La burĝa potenco, bazita en naciaj ŝtatoj, ne povas rapide kaj efike alfronti pandemion, kiu ne konas limojn, kaj kiu necesas, por ghia rapida reduktado, kunordigita tutmondan respondon, kiu estis bazita nur en kriterioj kaj scienciaj kaj de homa solidareco.

3 La respondo de la kapitalistaj ŝtatoj estas juste la kontraŭa al tiu necesa, tiel ili malkovras ilian naturon, kio estas iloj de subpremo de unua klaso kontraŭ la tutaj aliaj. En ĉiu lando, oni ne prenas la protektajn kaj haltigajn mezurojn, kiam ĝi estas necesa la defendo de la nacia k internacia popola sano, sed kiam jam evidentiĝas, ke la ekonomia nacia kosto por ne preni ilin estas pli granda ol ne tiel agi.

En Ĉinujo, Koreio, Irano kaj nun al Europo kaj Usono, ni atestis kiel klare, necesaj mezuroj estis prokrastitaj, dum oni kalkulis kiel ili influis aktualajn kaj estontajn naciajn profitojn por la firmaoj. Finfine, ekonomia difektego ne povas esti evitata, kaj krome la malsano havas kelkajn (aŭ multajn, laŭ la lando) altvalorajn tagojn por disvastiĝi libere, multobligante ĝian amplekson.

Unu post la alia, ĉiuj ŝtatoj pledas por naciismo kaj postulas sanktan kuniĝon inter klasoj. Ili deklaras "statojn de krizo", kiuj donas al la subpremaj korpoj kaj al la armeo preskaŭ senliman potencon super la loĝantaro. Tiamaniere, la burĝa ŝtato trejnas por la civila milito kaj igas la laboristajn klasojn fari simplan brutaron por gvidi kaj regi ilin por elteni, en la plej granda silento, la grandan suferon, kion la epidemio mem signifas: la kolapso de publikaj sanaj sistemoj, la severaj mezuroj de izolado kaj la ekonomia disfalo, kiu disvolviĝas.

4 Ĉi tio estas ĉio, kion la kapitalisma sistemo povas oferti al ni antaŭ katastrofo: privata profito koste de publika sufero, subpremo kaj socia kontrolo ĝis deliro.

Kiel en ĉiu krizo de kapitalismo, la buĝetaj limoj de la ŝtatoj malaperas; ili estas anstataŭiĝigitaj per senlimaj donacoj al kapitalistaj grupoj. Efektive, kaj en Ĉinio kaj en la trafitaj plej riĉaj landoj, la eksplicita timo pri socia eksplodo devigas registarojn preni kelkajn ekonomiajn mezurojn por malebligi krutan falon en mizero de grava parto de la laborista loĝantaro ( laborista klaso kaj eta burĝaro). Sed ĉiu ĉi mono, plus tiuj, kiuj donas al la firmaoj, estos pagitaj pli multe de la laboristoj tuj, kiam la sano-krizo pasos kaj la imposto de "normala" produktado kaj ekspluatado rekomencos. La malriĉiĝo de la amasoj por pagi al ili la ŝuldon, kiu estos generita, estos la daŭrigo de la afliktoj de la epidemio.

5 Fronte al ĉiu ĉi barbareco, organizaĵoj, kiuj postulas la defendon de la laboristoj, paralizas ĉiun respondon. Partioj kaj sindikatoj fermas vicojn kun registaroj kaj kunlaboras en militigo de la potenco. Sed la laborista klaso ne akceptu, ke la klasa malamiko mastrumu la krizon kontraŭ ĝi. La tuja unueco de ĉiuj organizoj en la laborista movado estas necesa por la esencaj depostulaĵoj de la supervivado de la plimulto:

  • Senpaga aliro al ĉiuj sanaj zorgoj kaj medikamentoj, inkluzive hospitalan nutradon.
  • Eksproprietigo senpage de ĉiuj privataj rimedoj por batali kontraŭ la pandemio (privata sano, grandaj hotelaj ĉenoj, fabrikoj de apotekaj produktoj ...)
  • Definitiva starigo de senpaga kaj kompleta medicina ŝirmo por ĉiuj laboristoj en la mondo.
  • Ĉesigo de salajraj kotizoj. Ŝtatoj kaj kuratoroj, forigu viajn manojn de la skatoloj de Socia Sekureco!. Senlima financado de sanaj kaj sociaj protektaj mezuroj per uzado de ĉiuj parazitaj buĝetaj eroj en la ŝtatoj, komencata de militaj kaj subpremaj elspezoj, la financado de religioj kaj ĉiuj senutilaj institucioj (t.e. monarkio, senato ...).
  • Socializado sen kompenso de ĉiuj bankoj sub kontrolo de laboristoj, por disponigi ĉiujn ekonomiajn rimedojn al sociaj bezonoj.
  • Malpermeso de ĉiuj maldungoj. 100% garantio dum la tuta tempo de la krizo.
  • Garantio de manĝaĵo, sano kaj socia zorgo al la tuta loĝantaro, kiu bezonas ĝin.
  • Sendevigo de la devo iri labori por ĉiuj gepatroj kun infanoj hejme.
  • Tuja moratorio pri ĉiuj pagoj de laboristaj familioj (hipotekoj, lupagoj, bazaj provizoj (akvo, energio, komunikadoj). Malpermeso pri elpeloj de familioj. Garantio de loĝado por la tuta loĝantaro.
  • Internacia kunlaboro, sub la kontrolo de la laboristoj, por la esplorado, la distribuado de ekipaĵoj kaj medikamentoj, ktp. Organizo de laboristoj kontrolu la mastrumadon de la tuta sano-krizo (necesa produktado, sano, humana helpo por la loĝantaro en risko) kun garantioj de sekureco por la sanaj kaj malsanaj homoj.
  • For la subpremaj korpoj kaj la armeo de la loĝantaroj!. Memorganizado de laboristoj kaj najbaroj por kontroli plenumon de la mezuroj necesaj por ĉesigi la pandemion.

La seriozeco de la tuja situacio postulas rapidan respondon. Sed vi ankaŭ rigardu al la estonteco. La pli konsciaj elementoj de la laborista klaso devas voki ĝin, ke ĝi organizos por fariĝi alternativo al reganta klaso, por oferti al la homaro destinon alian ol la konstanta katastrofo, kiu estas la kapitalista sistemo por plej multaj el la loĝantaro. Ne plu opcion:

TUTMONDA SOCIALISMO AŬ BARBARECO

Kolektivo Revolucio Permanenta - CoReP (Germanio, Aŭstrio, Kanado, Hispana Ŝtato, Francio, Turkio)

Fração Trotskista – Vanguarda Proletária (Brazilo)