Pri la 28-punkta pacplano por Ukrainio

Translations: ca es

.

La milito en Ukrainio devas esti komprenata en la tutmonda kunteksto de la lukto de imperiismaj burĝaroj por vastigi sian influosferon je la kosto de pli malfortaj ŝtatoj kun strategiaj kaj/aŭ ekonomiaj interesoj. Per tio, ili ankaŭ celas firmigi aŭtoritatismajn kaj militismajn potencojn, kiuj malhelpas ajnan manifestiĝon de laborista potenco.

En la ukraina kazo, temas pri movado de la rusa burĝaro celante okupi landon riĉan je naturaj rimedoj, eble kadre de pli vasta restarigo de la rusa influosfero, kiu povus trafi certajn baltajn kaj centreŭropajn landojn.

Putin i Trump

La strategiaj kaj ekonomiaj interesoj de Usono pelis NATO-on en la landoj de la eksa Sovetunio, anstataŭ adopti komunan eŭropan sekurecpolitikon. Simile, eŭropaj burĝaroj havas ekonomiajn interesojn en Ukrainio kaj ludis signifan rolon en la komencoj de la ukraina krizo. La brita kontribuo estis aparte turbula. Tamen, ĉio ĉi, kvankam grava, ne pravigas militan invadon kiel tiu farita de la rusa registaro, respondeca pri multaj miloj da mortoj, plejparte laboristoj.

Krome, la historiaj argumentoj de la rusa registaro por okupi Ukrainion estas senbazaj, ĉar Ukrainio liberiĝis de la carista imperio post la revolucio de 1917, kiel pruvas la konstitucio de 1918. (Vidu Sennaciecan Revuon, 1923: punkto 2: "La Soveta Ruslanda Respubliko estas fondata sur principo de libera kuniĝo de liberaj nacioj kiel federacio de Sovetaj naciaj respublikoj" ).

Revenante al nia tempo, la pozicio de la rusa registaro pri Ukrainio esence ne ŝanĝiĝis de la komenco de la milito kaj estas la sama prezentita al la usona registaro ĉe la lastatempa renkontiĝo en Alasko. La 28 -punktaj propono de la usona registaro sur ĉi tiuj postuloj, kiujn prezentis la sendulo de Putin, K. Dmitriev, por "negoci" ilin kun la ukrainoj kaj usonanoj. La jenaj punktoj elstaras en ĉi tiu komenca 28-punkta plano:

  1. La nombro de la ukrainaj armetrupoj ne rajtas superi 600.000 soldatojn.
  2. Ukrainio ne aliĝos al NATO.
  3. NATO ne deplojos siajn soldatojn en Ukrainio.
  4. NATO-ĉasaviadiloj restos staciitaj en Pollando.
  5. Usono ricevos ekonomiajn avantaĝojn el la garantioj, kiuj estos nuligitaj se Ukrainio atakos Rusion. Tamen, se Rusio invados Ukrainion kiel rapida kaj kunordigita milita respondo, ĝi ne influos la ĉesigon de sankcioj.
  1. Rilate al rusaj financoj frostigitaj en Eŭropo, 100 miliardoj da eŭroj estus "malfrostigitaj" kaj aldonitaj al la 100 miliardoj da eŭroj, kiujn Eŭropo kontribuus por ebligi al Usono gvidi la rekonstruon de Ukrainio, kun Usono ricevante 50% de la profitoj de la projekto.
  1. La energio generita ĉe la nuklea centralo de Zaporiĵio estos dividita 50/50 inter Rusio kaj Ukrainio.
  1. Krimeo, Luhansko kaj Donecko agnoskitaj kiel rusaj kaj Ĥersono kaj Zaporiĵjo agnoskitaj laŭ la fronto. Ukrainio retiriĝus el la Donecka "oblasto" (regiono).

La punktoj parolas por si mem, sed la oportunisma cinikismo de Trump kaj lia lobio klare evidentiĝas en punkto 14, postulante la 100 miliardojn da dolaroj frostigitaj de Rusio pro faritaj servoj kaj trudante egalan pagon al la eŭropanoj, kiuj ne partoprenis en la redaktado de la plano. Per ĉi tiu mono, Usono "gvidus", kiel kutime, la rekonstruon de la lando, rezervante 50% de la "profitoj". Alia punkto rilata al Usono estas la manko de klareco pri la sekurecaj garantioj, pri kiuj ĝi ankaŭ postulas financan profiton. Usono tiel anoncas mirindajn komercajn ŝancojn en la eŭropaj "kolonioj"!

La komenca plano de Trump, kiu ŝajnas ne tute malplaĉi al Rusio, estis neakceptebla por la eŭropaj burĝaroj kaj por Zelenskij registaro. Modifoj al ĉi tiu plano estas intertraktataj en Ĝenevo, modifoj kiuj siavice estas neakcepteblaj por la postulo de la rusa registaro pri kompleta ukraina kapitulaco. Sekve, ŝajnas tre verŝajne, ke ne estos interkonsento, malgraŭ la ekstrema malforteco de la ukraina pozicio. Sed la supervivo de ĉi tiu rezisto ŝajnas ebla nur per pli granda kontribuo, ne nur ekonomia, de siaj aliancanoj, precipe la eŭropanoj, sed ankaŭ de Usono, por ne perdi la grandegajn ekonomiajn kaj strategiajn perspektivojn; krome, Usono tute bezonas konservi sian influosferon en Eŭropo.

La granda forestanto en ĉio ĉi estas la internacia forto de la laborista klaso. Ĉi tio montras la bezonon, por ke la internacia voĉo de la laborista klaso estu aŭdita kaj triumfu, kaj per vortoj kaj per agoj.

26-11-2025

Katalunlingvuja Laborista Asocio (Kalabo-SAT)