Ĉiam pli katastrofa situacio por ĉiuj la laboristaj klasoj

Translations: ca es

Enkonduko

En tiu ĉi Aŭtuno de 2020, du gravaj krisoj samtempe agas sur la mondo: 1) nova perioda krizo de la kapitalista sistemo; 2) Sana krizo provokita de la COVID-19 pandemio, kiu partoprenas la ĝeneralan ekologian krizon . La du krizoj jam atingas historian grandon, kvankam ili ankorau ne finas ilian kreskon kaj daure nutras sin reciproke, eĉ ne povante scii, kie estos gîa turnopunkto.

En tiu ĉi kunteksto, la dekadenco de tiu usona imperiismo- , kiu estis hegemonia, dum unu jarcento- antaŭeniris kaj plifortiĝis la juna ĉina imperiismo. Do, Usono klare perdis la batalon de la pint-teĉnologio en telekomunicado; krome, ĝi estas la unua por la numero de kontaĝoj kaj mortoj en la mondo, kaj suferas malkreskon de la PIB de 4,3 %. Kontraste, Ĉinujo ŝajnas kontroli la malsanon ekde Marto kaj verŝajne estas la unua lando en la tuta mondo, kiu finigos la jaron kun PIB-kreskado.(1,9 laŭ la FMI). Streĉitecoj kreskas inter ĉi tiuj du ekonomiaj gigantoj, konkurencantaj por kontrolo de krudaj materialoj kaj merkatoj. Kaj rivalecoj kreskos pli en la mezuro, ke la ekonomia krizo plu reduktas la ĝeneralan takson de gajno kaj al merkatoj ne eblas por absorbi la troan produkt-kapablecon de la plej parto de la ekonomiaj sektoroj. Meze de la du kolosoj, la malalt-rangaj imperiismoj, kiel la eŭropanoj kaj Japanio, aŭ la regionaj potencoj, kiel Israelo, Arabujo aŭ Turkio, serĉas plenigi la vakuon, kiuj lasas la reiron de la usona potenco. La novaj militaj konfliktoj en la orienta Mediteraneo, la Kaŭkazo kaj Afriko estas ekzemploj de la nova situacio.

En ĉiuj puntoj de la planedo, tiuj tri faktoroj – dekadenco de Usono, ekonomia kaj sara krizoj- influas loke en la kunteksto de la ĝenerala klasbatalo kaj plifortigas la kontraŭdirojn inter la proletaro kaj la burĝaro, sed ĝi ankaŭ agas ene de la burĝaro mem, kiu rezultas en la nutrado kaj pligrandigo de fortaj politikaj krizoj, kiel tiuj, kiuj okazas en Usono, multaj landoj de Latinoameriko, Belorusujo, la HispanaŜtato aŭ Israelo.

Ekonomia situacio en la Hispana Ŝtato kaj la resto de la mondo

En la hodiaŭa dato, EU landoj estas inter la pli trafitaj per la pandemio kaj la krizo. La Internacia Monda Forumo, en ĝia raporto de la 30 de Septembro, jam taksis tion, kio, se la monda PIB en 2020 malkreskigis 4,4 % averaĝe, la ekonomio en EU kuntiriĝis duoble (8,3 %) kaj en la Hispana Ŝtato, triple (12,1%). Sed tiuj kalkuloj estis antaŭe de la nova kresko eksponenta de la Kovid-19 dum la aŭtuno kaj la tuja enfermiĝo en la tuta eŭropa kontinento.

La detruo de dungado estas malfacile kalkulebla por tio, ke ĝi parte estas kasita per naciaj variantojsimilaj al hispanaj ERTO kaj ankaŭ por la granda ekstendo de malveraj memstaraj laboristoj kaj, enkelkaj landoj, por la pezo de la laboro «neformala» aŭ «nigra». Ĉiukaze, la ILO taksas, ke dum al duatrimestro de 2020, la ekvivalento al 400 milionoj da plentempaj laborpostenoj perdiĝis tutmonde. Por latuta Hispana Ŝtato, la INE (Nacia statistika instituto) taksas netan perdon de 1.019.000 laborpostenoj,inter la duaj trimonatoj de 2019 kaj 2020. En Septembro, la oficiala nombro de senlaboruloj atingis3.368.000, al kiu oni aldonendas (ĉiam laŭ INE) 2.832.800 homoj, kiuj dum la dua trimonato de 2020estis dungitaj, sed ne laboris pro teĥnikaj aŭ ekonomiaj kialoj, aŭ pro ERTO.

La sekvaj konataj figuroj estas teruraj. Do, ĉiuj ŝtatoj, senescepte, estis postulitaj de pliigado de la publika ekspezo por bremsi la konsekvencojn de la pandemio al siaj landoj. Tiel, ili iomete kompensu la brutalan redukton de la enspezoj de la laborista loĝantaro kaj de la etburĝaro kaj do eviti momente sociajn eksplodojn. Sed ĉefe, tiuj ŝtatoj elspezis amasajn kvantojn da publika mono por firmigi la grandajn naciajn firmaojn, kiuj ofte daŭre distribuis dividendojn. La Monda Banko, la IMF, ĉiuj la saĝaj burĝaj ekonomoj, kuraĝiĝas pliigi senbremse publikan elspezon, kaj ili montras subite tion, kio iliaj «novliberaj» principoj, kiuj estas neflekseblaj por ataki tutmonde la vivkondiĉojn de la laborista loĝantaro, diras nun: »havu tion, kion vi bezonas. Ne manku [publika] mono», kiam temas pri savo de la kapitalisma sistemo kaj de la burĝaro en ĉiu lando.

Indico por taksi la esceptan volumon de publika mono mobilizita estas la pliiĝo de la publikaj deficitoj kaj ŝuldoj dum 2020. En la EU la averaĝa publika deficito pasis de malpli ol 1 % de MEP (PIB) en la lastaj jaroj al 11,6% de MEP en la unuaj tri trimonatoj de 2020. Notindas, ke ĉi tiu procento altiĝas al 25,9 % en Brita Regnaro kaj 24,6 en Hispana Ŝtato. Jen la tutmondaj kalkuloj de la FMI:

La pandemio kaj rilataj enfermoj de KOVID-10 generis senprecedencajn $1,7 duilionojn daimpostoj, tuj al 12% de la tutmonda MEP ĝis la 11a de septembro de 2020. La duono de laimpostaj mezuroj konsistis en aldona elspezo aŭ ne ricevitaj impostoj, inkluzive portempajnimpostreduktojn; la alia duono respondis al likvideca helpo, inkluzive de pruntoj, garantioj kajkapitalaj injektoj de la publika sektoro. Ĉi tiu forta respondo de registaroj savis vivojn, subtenisvundeblajn homojn kaj interprenojn, kaj mildigis la efekton sur la ekonomia aktiveco. Tamen lakonsekvencoj de la krizo sur publikaj financoj, kune kun la perdo de enspezoj pro la malpliiĝode produktado, estis grandegaj. En 2020, oni antaŭvidas publikajn deficitojn mezume je 9% deMEP kaj, laŭ projekcioj, publika ŝuldo proksimiĝus al 100 % de MEP, senprecedencamaksimumo. (Fiska Monitoro, MEP, Oktobro 2020).

Ĉi tiu "kontuzanta respondo" - kiel FMI diras - de ĉiuj burĝaj registaroj prenis la formon de injekto de750.000 milionoj da eŭroj dum la venontaj du jaroj, el kiuj prenos la formon de subvencioj al perditajfinancoj kaj de pruntoj. Grandega monsumo, kiu plejparte iros rekte aŭ malrekte en la poŝon de lakapitalisma klaso. Inkluzive de multnaciaj kompanioj pri medikamentoj kaj kuracado, la grandajprofitantoj de la pliigo de la sanaj elspezoj. Ĉar, malgraŭ la tragedia tutmonda situacio, ili uzas siajnpatentojn kaj monopolojn por fari tion, ke registaroj kaj individuoj pagu skandalojn prezojn.

Se ĉi tiu mono- , pri kiu estas anoncite, ke proksime 6.000 milionoj alvenos al Hispana Ŝtato- ne celasplibonigi la publikajn sanajn sistemojn, kiuj estis malfortigataj ĝis agonio dum la lastaj 30 jaroj. Nekgarantii laboron aŭ senlaborulan subsidiĝon al la tuta laboranta loĝantaro. Nek solvi la dramon pri lamalfacileco de aliro al deca loĝado. Nek por plibonigi pensiojn. Kontraŭe, ili celas forpeli privatajnentreprenojn en sektoroj, kie oni kalkulas pli altajn esperigajn profitojn ("verda ekonomio","ciferecigo", entreprenoj ligitaj al sano). Krome, EU kun interkunsento de ĉiuj registroj, inkluzive lahispana, kondiĉas tiun monon al profundigo de laborreformoj kaj al atakado de la publikaj pensiajsistemoj por faciligi aliĝon de grandaj financaj kapitaloj, celante beneficojn.

Klasbatalo dum la pandemio

La agado de la hispana socialdemokrata registaro PSOE – Podemos fronte al la duobla krizo sana kajekonomia neniel diferencis de la generala agado de ĉiuj registaroj en la tuta mondo:

  • Respondo al la evoluo de la pandemio ĉiam malfrua, por ne tro ĝeni privatajn entreprenojn.
  • Respekto al patentoj kaj prezoj truditaj de sanitaraj kaj farmaciaj firmaoj. Respekto al privatasanservo, eĉ, se publika sanitareco kolapsas kaj alarmaj dekretoj permesas al ĝi interveni.
  • Superekspluatado de sanitaraj laboristoj, unu el la plej nestabila en Eŭropo.
  • Koncerne al rimedoj por mildigi senlaborecon kaj eksponentan pliiĝon de malriĉeco kajnutraĵan malsekurecon, ili elstaras pro sia neefikeco. La ERTO malpezigas dungantojn en lapago de salajroj, sed tio, kion ricevas la laboristoj, estas tute nesufiĉa. Kaj krome venas tromalfrue. La "stela" mezuro de Podemos, tio estas, la Minimuma Vitala Enspeco, estas rezultatapli mizera ol tiu, kiu jam ekzistis en multaj regionoj. Cetere, tiu mezuro estas petata de pli-ol-unu milionon da homoj ekde antaŭ ses monatoj ĝis nun; sed nur 138.000 sukcesis kolekti ĝin.Publika asistado estas kolapsigata kaj manĝaĵa prizorgado estas restigataj en privataj manoj,dum malsataj atendovicoj kreskas tielrapide ol la malsano
  • La promesoj pri kontrolado de la luprezo, malhelpado de la elpeloj de familioj kaj plibonigadode la aliro de laboristoj al deca loĝado estas rifuzataj ĉiutage por la realo.

Sekve, la situacio estas pli kaj pli katastrofa tra la tempo, por ĉiuj laboristaj klasoj. La pandemioskandale treege afektas pli al ili. La malsano kaj morteco estas koncentrataj en la laboristaj kvartaloj,pelataj per stakigado en loĝejoj, popol-amasoj en la publika transporto, sensekureco en la laborpostenojkaj konsekvencoj de foresto de enspezoj, se oni ĉesas labori por eniri kvarantenon. La ĉiutaga pano dela loĝantaro, kiu vivas de sia laboro, estas malsano, nestabila laboro – ĝenerale inter migrantaloĝantaro, hejmaj laboristinoj kaj junuloj-, senlaboreco, manko de deca loĝado kaj la minaco demalsato. Ĉiuj kondiĉoj por ĝenerala socia eksplodo estas donataj.

Ene la vicoj de la burĝaro, ĉiu sektoro tiras al siaj interesoj, sen konsideri la tujajn sanitarajnkonsekvencojn.La registaro Sánchez-Iglesias cedis al la plej granda parto de tiuj premoj, permesanterapidan malenfermon de la loĝantaro en la unua ondo kaj reagante tre malfrue al resalto de la dua. LaHispana Ŝtato estas nun la kvina lando kun la plej granda nombro da mortoj per miliono da loĝantoj(767), superata nur de San-Marino, Peruo, Belgio kaj Andoro. Kaj ni estas ĵuse en la komenco de la duaondo....

La grandegaj politikaj streĉoj kontraŭ la registaro-, kiuj estas gvidataj de PP-VOX (kaj ĝis antaŭnelonge de Ciudadanos)-, evidentigas la internajn kontraŭdirojn de la sama reganta klaso. Parto de tiuĉi, nun reprezentata de la burĝaj partioj de la periferio de la ŝtato kaj de ia reciklata Ciudadanos,senprobleme subtenas la militigata alarma stato reage al pandemio kaj faciligi la administradon de lakomunaj interesoj de ĉiuj al socialdemokrata registaro. Rimarkinda estas la submetiĝo de la katalunoj,malgraŭ tio, ke iliaj gvidantoj ankoraŭ estas en malliberejo aŭ en ekzilo kaj la ŝtato ĵus eksigis alianprezidanton de la Generalitat.

La politiko de la registaro PSOE-Podemos kompletiĝas per la prizorgado de ĉiuj subpremajinstrumentoj hereditaj de la nigraj jaroj de Rajoy: ĝi eĉ ne nuligis la leĝon nomatan «buŝo-stopilon»(Ley Mordaza) aŭ la reformon de la Puna Kodo, kiujn ĉiutage uzas subpremaj korpoj kontraŭ sociaj mobilizoj kaj la laboristaj aktivuloj, kiuj iuj estas membroj de Podemos. La registaro ankaŭ ne intencispurigi la sekretajn servojn, la nacian policon aŭ la Civila Gardo. Eĉ notante, ke la kazo de komisarioVillarejo jetis al publika vido, ke ĉi tiuj korpoj estas uzataj senĉese por manovroj celante al kaŝado dela korupto de la Krono, la PP kaj la kupoloj de la grandegaj ibeksaj firmaoj. Êc pli, ili estis uzitaj porkonstrui falsajn atestojn kontraŭ Podemos aŭ la partioj por la sendependeco de la periferiaj nacioj.Ŝtataj kloakoj, plenaj de fetoraj ratoj, estas tiel respektataj kiel la monarkio, la eklezio aŭ la armeo, kunĉiuj iliaj parazitaj elspezoj.

La ĵus aprobita alarma stato ne estis simpla ilo por batali kontraŭ la pandemio. Ĝi ricevis formon, kiupermesas al la centra registaro (kaj nun al aŭtonomaj registaroj) al limigo de civilaj rajtoj . Kaj pligrave, ĝi metas la armeon en pozicion por agi tra la tuta teritorio...dum la venontaj ses monatoj!.Registaro, kiu ne garantias panon nek sanon nek loĝejon, estas normale, ke prepari sin al hardado de laklasbatalo kaj ke subpremi sen tro multe da kontemplado la eblajn mobilizojn de laboristoj malriĉigitajamasoj. Interalie, ĉar la estraroj de la sindikatoj havas intiman kaj daŭran kunlaboron kun la ŝtato, kiumalfortigis ilin ĝis la punkto, kiu oni povas dubi de ilia kontrolkapablo en tiaj esceptaj tempoj.

Fakte, post la unuaj monatoj de stuporo pro la pandemio, la klasbatalo ĉirkaŭ la mondo kaj en laHispana Ŝtato mem sin rekuperis. Kiel ĉie, la dungistoj de la sansistemo estas ĉe la avangardo depostuloj kaj mobilizoj. Ankaŭ laboristoj de grandaj firmaoj minacataj per fermo (Nissan en Katalunio,Alcoa en Galegio) aŭ de laboristaj kvartaloj de grandaj urboj kiel Madrido, kiuj samtempe suferas demalmuntitaj sanservoj kaj enfermoj klasaj, kiuj organizas la faŝistan prezidantinon Diaz Ayuso. Ili estasĉiam disaj, nekunordigitaj mobilizoj, neniam antaŭenigitaj nek defenditaj de oficialaj laboristajorganizaĵoj. Ĉi tio estas la plej granda problemo de la laborista klaso en ĉi tiu malfacila tempo: malatanivelo kaj de organizado kaj de klasa konscio, malmulta sperto pri memorganizado per asembleoj kajstrikaj komitatoj elektitaj en ili, neniu laborista partio disponante al centraligado de ĉiuj la laboristarocelante ĉesigi kapitalismon kaj ĉiujn ĝiajn mizerojn unu fojon por ĉiam.

En la foresto de ĉi tia partio, kaj se la laborista klaso ne kapablas organizi sin per sia propra voĉo, laetburĝaj klasoj kaj parto de la laborista klaso riskas fali sub la influon de novaj filfaŝismaj movadoj.Laŭ la modelo de tiaj grupoj en Eŭropo aŭ subtenantoj de Trumpo aŭ Bolsonaro, en la Hispana Ŝtatooni trovas VOX kaj granda fluo ene de la PP (la grupo Diaz-Ayuso, Aznaro-FAES). Tiuj ludas grandanagadon celanta a la nomitaj sociaj tavoloj, kiuj estas en rapida malriĉigado. Ili volas direkti sociankoleron kontraŭ la rimedoj kontraŭ la pandemio, la parlamentarismo kaj, nature, kontraŭ la registaro;tiu ĉi, de ili nomita socialkomunisma. Kiel ĉiam, ekde la pan-hispana naciismo, rasismo, ksenofobio,klerikalismo kaj masklismo. Ili manifestas sub la vorto de «libereco»: tiu de Franco, granda kaj liberaHispanio, kompreneble.

Ĉi tiuj grupoj, dum la lastaj semajnoj organizas agadojn kreskante kaj agresemaj kaj geografiedisvastigitajn, kvankam nuntempe sen multaj partoprenantoj. Sed la socia kampo estas fekunda kajpovas multe kreski en nombro kaj perforto, dum la krizo plimalbonigas, ke la registaro de PSOE-Podemos plu seniluziigas la atendojn de la loĝantaro sur ĝi, kaj ke la laborista klaso ne agas sub siajpropraj flagoj nek organizas memdefendon kontraŭ ili. Tial, la respondeco de ĝia avangardo estas klarevortigi la situaciojn kaj batali por grupiĝi sub programo de klasa unueco kaj sendependeco, kuninternaciisma enhavo. Programo, kiu eku de la nunaj bezonoj de la amasoj kaj helpu ilin delevi lavualon de iluzioj en kapitalismo, en ĉiaj falsaj profetoj, kiuj volas savi sistemon sen estonteco.

6 de Novembro de 2020