1 majo de 2022: Gelaboristoj de tutaj landoj, unuiĝu!

Translations: ca es

En la tuta mondo, ni gelaboristoj spertas konstantan malboniĝon de niaj vivkondiĉoj: kreskanta labormalsekureco kaj perdo de rajtoj; grandegaj plialtiĝoj de prezoj de manĝaĵoj, energio kaj loĝejoj; sano, edukado kaj publikaj pensioj - kiam disponeblaj - en la procezo de malmuntado. Malriĉeco estas disvastigita inter la laborista klaso, samrapide kiel polica subpremo de la sindikata kaj socia lukto pligrandiĝas, landlimoj estas militarigitaj kaj milionoj da migrantoj, kiuj serĉas vivtenon, estas persekutitaj.

Al ĉeno de ekonomiaj krizoj, ĉiam pli severaj, kunas lastatempe ekologia krizo, kiu manisestas per disvastiĝo de klimataj katastrofoj, formorto de specioj kaj disvastigita poluado de eĉ la plej profundaj oceanoj. Sed ĝi ankaŭ estas la finfina kaŭzo de la COVID-pandemio (kaj aliaj kiuj sekvaj al ĝi) kaj la energikrizo. Kaj se tio ne sufiĉus, kun la tre serioza atako de la rusa armeo kontraŭ Ukrainio, disvolviĝas nova imperiisma milito, nun en la koro de Eŭropo.

Ĉi tiuj ne temas pri malfeliĉoj, kiuj trafas nin el la mano de iu ajn venĝema dio. Tio temas pri la naturo mem de kapitalismo, bazita sur la maksimumigo de privataj profitoj, kiu kondukas al la rabado de la planedo, la dispremado de la plej malfortaj fare de la plej fortaj, la militoj por kontrolo de merkatoj, krudmaterialoj aŭ strategiaj geografiaj areoj. Ĉiam sendepende de la sekvoj por la plimulto de la nuna loĝantaro aŭ por la estonta homaro.

En ĉi tiuj cirkonstancoj, ĉiuj registaroj agas je la servo de la kapitalisma klaso, inkluzive la socialdemokratojn, kiuj nomas sin la "plej progresemaj en la historio", kiel la hispanoj: ili pliigas la publikan ŝuldon por savi bankojn kaj grandajn entreprenojn. Ili respektas ĝismorte la skandalajn profitojn de energifirmaoj. Ili ruinigas la ŝtaton pagante monopolajn prezojn al la grandaj farmaciaj firmaoj sen pridubi vakcinajn patentojn. Ili plirapidigas militajn elspezojn preparante novajn militajn aventurojn de si mem aŭ de la plej potencaj aliancanoj (kiel NATO-landoj, la bloko ĉirkaŭ Rusio aŭ Ĉinio). Por granda kapitalo ĉio. Por la laboristaj klasoj dronigitaj de inflacio, kelkaj fojfojaj paneroj por malhelpi tujan socian eksplodon, pligrandiĝon de polica kaj juĝa subpremo, militarigito, militoj... kaj mensogoj, mensogoj kaj mensogoj por senesperigi la konscion de la realo kaj malhelpi la sendependan organizon de la burĝaro kaj ĝiaj ŝtatoj.

La tuta mondo hodiaŭ estas grandega kaptilo en la servo de konservado de ĉi tiu situacio: amaskomunikiloj, sociaj retoj, kunlaborismaj sindikatoj, religioj, falsaj demokratioj, kie oni povas elekti nur inter la plej malbona kaj la plej malbona, "novaj" partioj kiuj montriĝas esti. .2 versioj de la malnovaj burĝaj partioj aŭ de la socialdemokratio en la servo de la burĝa mondo (kiel Podemos). Sen mencii ĉiajn kemiajn drogojn, laŭleĝajn kaj kontraŭleĝajn. Ĉio estas uzata de la kapitalisma klaso por kredigi homojn, ke ekzistas "varioj de elektoj" kaj por deturni ajnan kolektivan ideon renversi ĝin kiel reganta klaso.

En tiu trompo partoprenas la promocion de la malnova faŝisma ideologio (kiel VOX, Le Pen aŭ Orban), kiu estas nutrita kaj de la mono de la burĝaro kaj religiaj sektoj kaj de la senpoveco de la reformismaj alternativoj, en kiuj la laborista klaso antaŭe metis esperojn. Temas pri deturnado de socia kolero kaj ĝia direktado kontraŭ laboristaj organizoj, rasaj minoritatoj, virinoj, migrantoj, samseksemuloj ktp.

Sed tiu ĉi infera rondo de mizero kaj socia kaj ekologia detruo, kaŭzita per la kapitalismo, povas esti ĉesigita. La kurso de la historio povas esti ŝanĝita en la solan manieron, kiu ĉiam ŝanĝiĝis: per klasbatalo.

La monda laborista klaso, kiu jam produktas kolektive, kvankam eksproprietita de privataj posedantoj de kapitalo, estas tiu, kiu havas la respondecon organizi kaj konscie krei revolucian internacion, formitan de revoluciaj partioj, kiuj direktas la tutan socion al socialismo, tio estas, al nova ekonomia, socia kaj politika sistemo administrita kolektive de la produktantoj mem, por la profito de la tuta socio, de la nune kaj estonte homaro.

Vivu la unueco de la monda laborista klaso!

Vivu la monda socialismo, demokrate estrate per laboristaj kosilioj!

1 majo de 2022