La Trump-Plano: usona imperiismo helpas la cionistojn dispremi la palestinanojn
Deklaro de CoReP pri la pacplano de Trump por Palestino.
Deklaro de CoReP pri la pacplano de Trump por Palestino.
Ukrainaj, rusaj, usonaj, ĉinaj aŭ eŭropaj gelaboristoj,ni ne estas malamikoj inter ni! La malamikoj estas niaj registaroj, kiuj organizas tre danĝeran eskaladon de milito por defendi la ekonomiajn kaj strategiajn interesojn de la granda kapitalo.
La respondeco de la registaro de la Generalitat en ĉi tiu homa kaj materiala tragedio ne estas nur pro "krima neglektemo" nek estas solvita per la demisio de Carlos Mazón. La tuta registaro respondecas, la tuta PP, kiu subtenas ĝin, respondecas. La laboristoj, la viktimoj de lia krima politiko sur ĉiuj frontoj, ne devus elteni ĝin eĉ unu plian tagon.
Sen monda partio de socialisma revolucio, la laborista klaso ne povas gvidi la ekspluatatajn kaj subpremitajn amasojn. Ĝi restas mem viktimo de la perfidoj de la agentoj de la burĝaro.
Nia kondamno de ĉi tiu krima aranĝo estas senkondiĉa. La ekspansio kaj plifortigo de NATO okazas en la kunteksto de tutmonda konfrontiĝo, kaj eble morgaŭ malferma milito, inter la malnovaj imperiismaj potencoj gvidataj de Usono kaj la nova imperiisma ĉin-rusa bloko naskita de la kolapso kaj la kapitalisma transformo de la malnovaj Stalinismaj reĝimoj.
Ĉi tiu infera rondo de mizero kaj socia kaj ekologia detruo, kaŭzita per la kapitalismo, povas esti ĉesigita. La kurso de la historio povas esti ŝanĝita en la solan manieron, kiu ĉiam ŝanĝiĝis: per klasbatalo.
La nova periodo de klasbataloj anoncita de la manifestacioj de julio 2021 do estos tre kompleksa, kun la rekta interveno de eksterlandaj politikaj fortoj, kies interesoj estas tute kontraŭaj al tiuj de la kuba laborista klaso kaj laboristaj amasoj. Ili nur povos atingi siajn celojn defendante la malnovajn revoluciajn konkerojn, renversante la restarigistan registaron kaj ĝian burokratian kaston, organizante revolucian ŝtaton bazitan ĉiam sur demokratie elektitaj kaj revokeblaj konsilioj de laboristoj kaj kamparanoj, batalante por disvastigi la revolucion tra la tuta Ameriko.
Jen la situacio alfrontata hodiaŭ de la monda laborista klaso. Ĉiutage, kiu pasas sen esti detruita, kapitalismo profundigas la detruon de la planedo, favorante ekologiajn, klimatajn, pandemiajn kaj humanajn katastrofojn. Kun ĉiu tago, kiu pasas sen reverso, la reganta klaso enigas la homaron en pli altan barbarecon, elirante el unu krizo por eniri en alia pli malbona.
La situacio de la sano situas en la cikla ekonomia krizo, kiu estis okazinta sendepende de la komeco de la pandemio. Ĉi tiu cikla krizo tradukiĝas al konfrontiĝo inter la plej potencaj ŝtataj burĝoj, precipe inter Usono, Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Komercaj militoj kaj protektismaj bariloj negative influas eksportadon de varoj kaj sekve senlaborecon kaj laborstabilecon.
Page 1 / 2 »
Retpoŝta adreso: ikcirklo@tutanota.com