Panoramo de kadukiĝo
La divido en EU ne reflektas iun ajn ŝanĝon de la franca kaj germana burĝaroj al “solidaraj” aŭ “malavaraj” pozicioj rilate al Hispanio aŭ Italio. Ne temas pri nuna malakordo “ĝenerale” kun la proponoj de la “ŝparemaj” nordaj landoj, al kiuj ili finfine cedis en grava parto. Temas pri tio, ke ili taksas la ekonomian kaj socian situacion de Hispanio kaj Italio kiel ege malstabilan kaj danĝeran, kaj ili konsideras tiujn landojn “tro grandaj por lasi ilin fali” sen malstabiligi ĉiujn eŭropajn ekonomiojn, meze de la plej malbona ekonomia krizo ekde la 2-a monda milito.