Panoramo de kadukiĝo

Translations: ca es

Meze de 2020, la tutmonda socio daŭre evoluas kadre de nova ekonomia krizo, kiu estas akompanata kaj sub la ŝoko de la detruaj sekvoj de la kapitalismo kontraŭ la medio: la pandemia kronvirusa krizo kaj, fone, la media krizo. La burĝaro ne sukcesas en tio, ke la kapitalismo estu stabila sistemo; kontraŭe, ene deĝi kreskas internaj kontraŭdiroj, kiuj anoncas situaciojn de krizo ankoraŭ pli profunda.

La kapitalisma krizo en pandemiaj situacioj

La disvolviĝo de la pandemio KOVIM-19 koincidis kun la eko de cikla ekonomia krizo, kiun la tutmonda kapitalismo trapasas proksimume ĉiun dekan jaron. La kombino de tiuj du fenomenoj estas ege eksplodema kaj atingas historian grandecon, de kaj la sanitara kaj la ekonomia vidpunktoj. La pandemio ne alvenis ankoraŭ al pinta punkto tutmonde kaj oni jam anoncas duan ondon en multaj landoj el Azio, tiel superirante la unuan. La krizo ĵus ekis kaj la OIT (Internacia Labor- Organizo) jam taksas, ke je la 30-a de julio oni perdos 305 milionojn da laborpostenoj, la 10,7% el tiuj, kiuj ekzistis tutmonde en decembro 2019. (Observejo de la OIT: La KOVIM-19 kaj la labormondo. Kvara eldono, 27-a de majo 2020). [1]

La PIB (malneta enlanda produkto)de ĉiuj landoj abrupte reduktiĝas, la publikaj ŝuldoj multege kreskas, la financaj sistemoj minacas denove bankroti. La longegaj malsat-vicoj antaŭ la pordoj de la nutraĵ-bankoj estas kutimaj eĉen la pli potencaj landoj de la planedo, unualoke en Usono.

La 14-an de aprilo, antaŭ ol la sanitara katastrofo ekis en Usono, Brazilo kaj la resto de Ameriko, kaj eĉ antaŭla serioza eko de la pandemio en Barato kaj Sudafriko, la FMI (Inter- nacia Mona Fonduso) resumis per tiuj ĉi vortoj la tutmondan ekonomian situacion:

“La mondoŝanĝiĝis radikale dum la tri monatoj ekde januaro. [...] Temas pri senprecedenca krizo, pro tio ekzistas granda malcerteco pri ĝia influo en la vivo kaj la vivrimedoj de la homoj. [...] multaj landoj frontas nun multoblajn krizojn: unu sanitara, alia financa, kaj la kruta falo de la prezoj de la krudaj materialoj, kiuj interagas kompleks- maniere. La aŭtoritatoj subtenas, kiel neniam antaŭe, hejmojn, entreprenojn kaj financajn merkatojn; kaj, se estas vero, ke tio estas fundamenta por ke la rekuperado estu vigla, konsiderinda malcerteco ekzistas pri la ekonomia panoramo, kiu aperos, kiam ni eliros el tiu ĉi enfermado-periodo.” (El Gran Confinamiento: La peor desaceleración económica desde la Gran Depresión. Gita Gopinath. FMI. 14-a de aprilo 2020).[2]

Ĉiu burĝaro serĉas kontentigan ekvilibran punkton inter la bezonataj rimedoj de publika sano kaj la postulo konservi la plej grandan kvanton de profito aŭ, almenaŭ, limigi la mal- profiton. Sed la reganta klaso ne estas homogena kaj, cetere, ne ĉiuj ĝiaj sektoroj estas trafitaj samgrade de la enfermigo; tio estas kialo, ke en la pli granda parto de la landoj aperas fortaj streĉoj inter la frakcioj, kiuj konsentas pri la disvolvado de profilaktikaj rimedoj ĝis racie efektiva punkto, kaj la prem-grupoj, kiuj celas eviti aŭforigi ilin antaŭtempe, kiam ili jam estas aplikataj, dirante, ke tiuj rimedoj grave influas sur iliaj negocoj. Sur la politika nivelo, ĉi tiu lasta sinteno aperas kiel ultraprovokemaj pozicioj de faŝismemaj partioj – en la potenco (Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Brazilo, Bolivio) aŭ en la opozicio (Hispanio) – kiuj montras skandalan disdegnon por la eksponenciala kresko de malsanuloj kaj mortoj en mallongega tempolimo; kaj en kelkaj okazoj ili eĉ alvenas al malferma defendo de socia eŭtanazio.

Se la politika krizo kaj la sekvanta malkreditiĝo de la parlamentismo, kiuj sekvas el tiuj ĉi streĉoj, estis gravaj por Hispanio aŭ Brazilo, ĉe Usono alvenis al nepenseblaj niveloj; ili konfrontis la demokratajn regantojn de la ŝtatoj, kiuj estis komence pli forte frapitaj de la pandemio (Kalifornio kaj Nov-Jorko) kun la prezidanto Trump. Tiu prezid- anto ne dubis rifuzi financan subtenon al tiuj ŝtatoj por fronti sanitarajn elspezojn, nek peti per Tvitero mal- obeon al ŝtataj kaj lokaj enfermado- ordonoj. (Sufiĉe ofte diktataj ankaŭ de respublikanaj guberniestroj).

Ĉinio, Japanio kaj la eŭropaj landoj momente kontrolis la malsanon. Kontraŭe, la politika krizo ene de Usono malebligis respondon eĉ minim- ume koheran fronte al la katastrofo kaj igis tiun landon la plej trafita de la pandemio. Nekapabla por renversi la kontaĝan kurbon malgraŭ tri monatoj da malcentralizitaj kaj partaj enferm- adoj, la lando vidas ke nombraj produktivaj ĉenoj interrompiĝas, inkludante tiujn de la nutraĵ-industrio, pro la fermado de dekoj da fabrikoj procesantaj viandon (je aprilo kaj majo), fruktojn kaj legomojn (junio). Je la 28-a de aprilo 2020, fakte, Trump subskribis dekreton, kie, vokante la Leĝon de Produktado por la Defendo, oni postulis la remalfermadon de la gigantaj viando-fabrikoj, malgraŭ, ke tiuj transformis sin en kontaĝo-fonton de miloj da laboristoj:

“Krom la homa tragedio, la pandemio ankaŭ malkovras la vund- eblon de la provizo de manĝaĵoj en Usono. La vianda industrio jam estis en krizo per la fermado de fabrikoj, kiu provokis malabundonĉe la nutraĵ- vendejoj. Eĉ se tiu ĉi situacio mal- streĉiĝos, verŝajne okazos pli da nutraĵ- mankoj dum la venontaj monatoj, krom se la disvastiĝo de la viruso mal- rapidiĝas en la nutraĵ-prilaboraj fabrikoj, diris Kevin Kenny, direktoro de operacioj de Decernis, fakulo pri tutmonda nutraĵa sekureco kaj provizaj ĉenoj”. (Los brotes de coronavirus en 60 plantas de EE.UU aumentan la posibilidad de más escasez de alimentos. Los Angeles Times en la hispana, 11-a de junio 2020). [3]

La “novaj” malnovaj ekonomiaj receptoj de la tutmonda burĝaro

Forgesante (momente)ĉiujn nov- liberalajn historietojn, kiujn ili defend- adis dum jardekoj por pravigi la privatigojn, la atakojn al laboristaj konkeroj aŭ al pensioj, nun ĉiuj registaroj kaj organizoj reprezentantaj la interesojn de la tutmonda burĝaro, ekzemple la Internacia Mona Fonduso, aplikas kaj rekomendas politikojn ege intervenemajn en la ekonomion, celantajn la sekuran funkciadon de la difektita maŝino de la kapitalismo kaj la bontenadon de la socia ordo.

Per la novaj-malnovaj receptoj, kiujn ili uzis por savi la privatajn bankojn dum la krizo de 2008, nun ĉiuj burĝaroj eltiras el la publikaj trezorejoj neniam konigitajn mon-kvantojn por savi la plej gravajn naciajn firmaojn en danĝero pri bankroto (unuavice, ĉiuj aviadil- kaj aŭtomobil-entreprenoj).

Same, ili subvencias plenmane inversiojn en sektoroj, kiujn ili konsideras ne saturitaj aŭ malpli agresemaj kontraŭ la natura medio, kiel la alternativaj energi-fontoj aŭ la teknikoj supozeble “verdaj”, kun la espero revivigi denove la ekonomian ciklon kaj rekuperi la profito-nivelon.

Aliflanke, preskaŭ ĉiuj landoj efektiv- igas sociajn rimedojn – ĉiamnesufiĉajn kaj nekompletajn– kiel stimulajn ĉekojn, eksterordinaran asekuradon de senlaboro aŭ bazan renton, kiuj intencas eviti mallongtempe ĝeneral- iĝon de malsat-ribeloj.

Simptomo de la socia graveco de la nuna tempo estas tio, ke la IMF entuziasme gratulis la hispanan registaron esprimante sian “grandan kontentiĝon pro la rimedoj subtenaj al la rentoj de la plej vundeblaj civitanoj” (Cadena Ser, 10-a de junio 2020). [4] Precipe, ĉar en la sama aserto la proparolanto de la grandaj bankoj de la mondo esprimis sian malakcepton de la nuligo de la lasta laborreformo kaj avertis pri tio, ke la fakturon pri ĉio oni bezonos pagigi al la popolanoj, ĵus kiam tio eblos.

La “stela” socia rimedo de la “socialdemokrataj gestademaj” partioj kiel Podemos, Die Linke aŭ Siriza estas laŭdata pro ĝia nuna utilo kiel subteno de la kapitalista barbareco. Tio okazas en la sama mezuro, kiel ĝi ne prezentas diskuton pri la privata proprieto de la produktaj rimedoj nek pri la merkataj leĝoj, kiuj estas kulpaj de la amasa senlaboreco, nek pri ĉiaj subpremaj kaj parazitaj enspezoj de la burĝa ŝtato.

Interimperiismaj krontraŭdiroj kreskas

La tasko pli-malpli kaŝita deĉiuj burĝaj ŝtatoj estas defendi la interesojn de ties nacia kapitalo kaj protekti la internajn kaj eksterajn merkatojn. Sed, dum kriza tempo, sub la premo de la drasta redukto de tiuj merkatoj, la frapvorto “ĉiu homo por si mem” fariĝas normo, kiu regas la politikajn internaciajn rilatojn. Tio pligrandigas la internaciajn kontraŭdirojn, aparte inter la imperiismaj potencoj.

En ĉi tiuj kondiĉoj, oni nur povas atendi la malbonaĵon de la konfliktoj inter Usono kaj Ĉinio, ambaŭ serioze frapitaj de la krizo. La unua, la mastroj de la mondo dum unua jarcento, estas nun falanta imperiismo, kiu perdas merkatojn, influon kaj militojn (Sirio, Afganio) malgraŭ sendiskuta milita supereco rilate al la resto de la planedo. La alia,Ĉinio, estas tre juna kaj agresema imperiismo, kiu gajnas terenon el Usono en la industria, komerca kaj financa kampoj en la kvin kontinentoj. La komercaj militoj, la “geopolitikaj” streĉoj,ĉiaj jam ekzist- antaj kaj estontaj konfliktoj, fariĝos pli gravaj samrapide kiel la ekonomia krizo evoluos.

Meze de la du grandaj imperiismoj, estas la rusa, brita, germana, franca kaj la resto de la eŭropaj. La rusa estas malforta, sed plifortigita de la sukceso en Sirio. La pli granda parto de la eŭropaj daŭre konfidas pri EU, sed ili vidasĝinfiaski tre ofte, nekapabla kompensi la grandajn internajn kontraŭdirojn, kiam la tempoj estas malbonaj por la negocoj (Brit-eliro, krizo, elmigrado, konfliktoj en Sirio, nekapablo kunlabori dum la pandemio, grandegaj malfacilaĵoj por alveni al komuna financa politiko por la alfrontado de la ekonomia krizo).

Dum tri monatoj, la “ŝparemaj” falkoj, estrataj de Nederlando (forges- inta hipokrite sian agadon kiel fiska paradizo), baris la francan-germanan proponon pri kreado de “komuna fonduso de rekuperado” subtenata per elsendo de komuna eŭropa ŝuldo por ties uzado precipe en la formo de subvencioj sen revenoj. Per argumentoj identaj al tiuj, kiujn la FMI uzis dum la krizo de 2008 por faligi Grekion kaj devigi ĝin al vendado de ĉiu eta peco de publika proprieto alfinancaj vulturoj, tiu ĉi grupo de “ŝparemaj” registaroj premis por ke la “helpo” al la landoj pli frapitaj de la sanitara kaj ekonomia krizoj ilin dronigu pro la kondiĉoj de la kreditoroj kaj ilin perfortu pro novaj “reformoj” (laboraj, pensiaj, fiskaj) kaj investadoj en tiuj sektoroj, kie la kreditoroj ankaŭ havas interesojn (cifereca socio kaj “verdaj” industrioj). La divido en EU ne reflektas iun ajn ŝanĝon de la franca kaj germana burĝaroj al “solidaraj” aŭ “malavaraj” pozicioj rilate al Hispanio aŭ Italio. Ne temas pri nuna malakordo “ĝenerale” kun la proponoj de la “ŝparemaj” nordaj landoj, al kiuj ili finfine cedis en grava parto. Temas pri tio, ke ili taksas la ekonomian kaj socian situacion de Hispanio kaj Italio kiel ege malstabilan kaj danĝeran, kaj ili konsideras tiujn landojn “tro grandaj por lasi ilin fali” sen malstabiligi ĉiujn eŭropajn ekonomiojn, meze de la plej malbona ekonomia krizo ekde la 2-a monda milito.

La laboristaj klasoj estas la pli vunditaj per la KOVIM-19 kaj per la ekonomia krizo

La laboristaj klasoj de ĉiuj landoj estas tiuj, kiuj pagas la fakturojn de la nunaj sanitara kaj ekonomia krizoj, kiam ankoraŭ ili ne rekuperis sin de la grandegaj perdoj de la antaŭa krizo. La pandemio evidentigis la grandegan amplekson de la nestabileco de la vivkondiĉoj de miloj da salajruloj, laboristoj de la “neformala ekonomio” en la pli malriĉaj landoj, sed ankaŭ, kaj amase, en la koro de la pli riĉaj urboj de la mondo (Novjorko, Londono, Pekino, Parizo, Madrido, Barcelono, Milano...). Ekzemplo pri tio, estas la duonsklava vivkondiĉo de la migrantoj kaj la manko de sanitara sekureco en la germana vianda industrio de Rejn-lando-Vestfalio (Westfleisch, Tönnies ktp.), kie okazis en majo kaj junio fortegajŝprucoj de kronvirusoj.

La dependeco de la taga aŭ semajna salajroj por travivi, la aĉaj kaj super- okupitaj loĝejoj, la nestabila sano pro la malriĉo kaj la eksceso da laboro, la malfacilo aŭeĉla maleblo por ekhavi dignan sanon estas la ĉiutaga pano de la plej granda parto de la mondaj laboristaj klasoj. Ekirante de tiuj kondiĉoj, la statistikoj de tiu ĉi pandemio montras la rezulton: la malsano multe pli gravas en la laboristaj kvartaloj, ĝenerale, kaj aparte en tiuj de la malriĉaj rasaj minoritatoj kaj la migrantoj. Kaj la mortoprocento estas signife pli alta en la laborista loĝantaro, rekte rilata al ties malriĉ- nivelo. Freŝa esploro de la Kataluna Departemento pri Sano metis konkretajn numerojn al tiu fenomeno, kiu estas planeda:

“La esploro montris, ke la morto-procento pro kronviruso inter kelkaj el la plej malriĉaj katalunaj hejmoj estas kvinoble pli alta ol inter la plej bonstataj loĝantoj de Katalunio; tio estas unu el la plej freŝaj evidentaĵoj pri kiel la KOVIM-19 pli draste frapas tiujn, kiuj havas pli da bezonoj”. (La mortalidad por COVID-19 en Cataluña se multiplica por cinco entre los pobres. Reuters, 22-a de majo 2020). [5]

Oni devas mencii la dependecon, rilate al la kapitalista logiko, de la unuaj kuraciloj kun rekonata efiko. Oni parolas pri vendo-prezoj de pli-malpli 10.000€ por kuraciloj, kiuj havas produktadkoston de 10€ kaj estis plejparte disvolvitaj de publikaj universitatoj kaj esplorcentroj, kaj poste oportune forkaptitaj kaj patentitaj de la transnaciaj farmaciajfirmaoj.

La rezisto de la laborista klaso kaj la unuaj amasmovadoj

Al la dramo de la pandemio, de la amasaj maldungoj kaj la deviga senlaboreco de miloj da milionoj de laboristoj, oni aldonu la situacion de tiuj, kiuj estas devigataj al tenado de la produktado sen sufiĉe da preventaj rimedoj, kaj, ne malofte, estante mal- sanaj. Unue, en ĉiuj landoj la sanlabor- istoj estas devigataj labori en la unua vico de pandemio, kiu estis antaŭ- videbla, en san-sistemoj, kiuj estis malmuntataj dum la malhelaj jardekoj, kiam okazis ĝenerala perdo de sociaj atingitaĵoj. Sed, kune kun ili, la laboristoj de la industrioj taksitaj kiel “esencaj” (aparte, la agronutraĵa kaj tiu de distribuado) daŭre laboradis, kaj ankaŭ tiuj de kelkaj ne tiel esencaj, kiel la liverantoj al la usona industrio ĉe la meksikaj subkontraktistoj aŭ Foxxconn (la Apple-fabrikanto) en Ĉinio.

Post la komencaj konfuzaj momentoj, la unuaj laboristaj rezisto-respondoj okazis en tiuj sektoroj. Okazis, kaj okazas, koncentriĝoj “kun socia distanco” (ekzemple, de san-servistoj en Hispanio aŭ Brazilo) kaj sovaĝaj strikoj (en grandaj eŭropaj fabrikoj, en la meksikaj subkontraktistaj entreprenoj, en Amazon aŭ en usonaj kaj meksikaj viando-industrioj) por postuli efektivajn sekurec-rimedojn en la laborloko. Ĉiuj movadoj, plirapidigitaj pro la cirkonstancoj, ne estis peritaj de la malnovaj laboristaj gvidantaroj, kiuj estas tiel obseditaj pri la kunlaborado kun la registaroj, ke ili praktike malaperas de la publika vivo dum la malbonaj momentoj de la pandemio.

La kapablo de tiuj malnovaj gvid- antaroj por bremsi kaj kontroli la luktojn estas pli kaj pli limigita kajĝi estas tute malsufiĉa antaŭ ajna ebla socia eksplodo provokita de la gravaj malboniĝoj de la vivkondiĉoj de la plej granda parto de la loĝantaro. Pro tio, la burĝajŝtatoj pliigas laĝeneralan tendencon grandigi la kontrolon kaj la polican premon, plifortigi la pun-kodon, sieĝi la rasajn minoritatojn, la migrantojn, la laboristajn kaj malriĉajn kvartalojn. Dum la enfermadoj,ĉiuj landoj uzegis la militecajn policojn kaj kelkaj eĉ la armeon (Hispanio, Italio, Usono, Sudafriko aŭ Ĉilio).

Ĉio tio, kune, igis la tutan planedon pulvejo de laboristaj amasoj, kiuj estas kondukitaj al lima situacio. La unua grava flamejo ekis en Usono je la 26-a de majo 2020 okaze de protestoj pro la morto de George Floyd, kiu estis la lasta el la multaj murditoj fare de la polico pro rasa kialo. Ekde tiu momento, la lando spertis ondon de grandegaj manifestacioj, komence kontraŭ la rasistoj, sub la slogano “Nigrulaj vivoj gravas”, kie aparteĉef- rolis laboristoj el ĉiuj rasoj. La graveco de tiu ĉi komenca impulso de la klasbatalo kuŝas en tio, ke ĝi fariĝis amasa movado kontraŭ la militecaj policoj kaj malfermis la vojon al unu el la plej gravaj lastatempaj ondoj de laboristaj strikoj en Usono. La unuaj estis la strikoj de la busŝoforoj el Minneapolis, San Francisco, Pitts- burgh, Washington DC, Nov-Jorko aŭ Chicago, kiam ili rifuzis helpi la policon pri la transportado de homoj arestitaj en la kontraŭrasismaj manifestacioj. En du monatoj oni kalkulas eĉ 800 strikojn, plejparte rilatajn al kontraŭ- rasisma solidareco (stivistoj el okcidenta mar-bordo), al la protesto kontraŭ la polica ĉeesto en lernejaj centroj aŭ al la sanitara sekureco, kiel ni diris antaŭe.

La neceso de organizado por la socialismo

La klasbatalo estas la motoro de la historio. La nova etapo de laboristaj bataloj, kiu eble disvolviĝos en la plej granda parto de la ŝtatoj, estas hodiaŭ la sola racia espero por ŝanĝi la nunan situacion.Ĉar la kapitalistaj krizoj nek detruas ĝin nek modifas ĝian kapablon konduki nin laŭ la vojo de la sociaj, mediaj, ekonomiaj kaj sanitaraj kataklismoj, kiujn ni spertas nun. Tiu sistemo, bazita sur la profito superĉiuj kolektivaj bezonoj, per si mem povas daŭrigi sian detrueman evoluon kaj konduki la homaron al situacio pli kaj pli terura.

La laborista klaso povas esti ilo por la konstruado de ekonomia kaj socia alternativa organizo, kiu estos bazita en la racieco kaj en la kolektiva solidareco. Sed, por fari tion, por forigi la nunan detruan sistemon kaj por konstrui la socialismon, la laborista klaso bezonas sin organizi kiel konscia ento, en, per marksistaj vortoj, klaso por si mem.

Lukto kaj organizo estas dialektikaj rilataj eroj, kiuj permesas disvolvi la klaskonscion. Fronte al la nuna situacio, la laborista klaso devas stariĝi kiel alternativa povo luktante, unue kaj tuj, por kontraŭstari la mizerajn vivkondiĉojn de la laboristoj, do celante la mallongigon de la labortago, la kreskon de la salajroj por kovri la bezonojn de la vivo, kiel digna loĝejo, universalaj klerigado kaj san- prizorgado, eliminado de la subpremaj fortoj kaj leĝoj... La bataliloj devas frakasi la potencon de la burokrataroj, kiuj kontrolas la nunajn laboristajn organizojn, malhelpas la demokration kaj dividas la klason. Por tion fari, ili devas sin bazi sur la laboristaj kaj popolaj asembleoj, la strik-komitatoj, la laborcentraj komitatoj, kiuj agu kiel laborista kontrolo. La kreado,

kunordigado kaj defendo de tiaj organizoj per sistemo de elektitaj kaj revokeblaj delegitoj estos la organiza fundamento de la nova socio, vere demokrata, subtenata de la laboristaj konsilioj, kiuj uzas la leĝ-faran kaj plenuman povojn de la socio cele al la fina malapero de la klasoj kaj de la nunaj ŝtatoj, kiuj mastrumas la daŭrigon de la subpremado.

Por ni, ĉio koncentriĝas en tiu ĉi konkludo: fronte al la kapitalista barbareco, la internacia socialismo estas tuja neceso de la homaro. Kaj por alveni tien, ni bezonas demokratajn kaj unuecajn amasajn organizojn (labor- istaj konsilioj) kaj politikan internacian organizon (la internacio), kiu povas gajni la majoritaton, kaj kiu metas sin en la avangardo de la luktoj kaj difinas en ĉiu momento kaj loko la revoluciajn celojn kaj la rimedojn por atingi ilin (laborista revolucia programo). Tiu ĉi celo estas nia ekzistokialo.


Notoj:

[1] https://www.ilo.org/wcmsp5/groups/public/@dgreports/@dcomm/documents/briefingnote/wcms_745965.pdf

[2] https://blog-dialogoafondo.imf.org/?p=13190

[3] https://www.latimes.com/espanol/eeuu/articulo/2020-06-11/los-brotes-de-coronavirus-en-60-plantas-de-ee-uu- aumentan-la-posibilidad-de-mas-escasez-de-alimentos

[4] https://cadenaser.com/ser/2020/06/06/economia/1591459786_904637.html

[5] https://www.reuters.com/article/salud-coronavirus-espana-estudio/la-mortalidad-por-covid-19-en-catalua-se- multiplica-por-cinco-entre-los-pobres-idUSKBN22Y28B